Vangofrapo al Madrido

HeKo 399 2-A, 6 aug 09

Kiel antaŭvidite, la Universala Kongreso de Esperanto en 2011 okazos en Eŭropo. Tamen la urbo elektita de UEA ne estas Madrido, sed Kopenhago. La jeso al la mirinda Kopenhago sonas ankaŭ kiel bedaŭrinda rifuzo al la propono de la madrida magistrato.

Specife la decido kontraŭa al Madrido lezas la personan prestiĝon de la nuna prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio: li aparte engaĝis sin, jam kiel vicprezidanto, favore al sia urbo kiel UK-sidejo; restas lia tasko komuniki la rezulton al la urbaj aŭtoritatoj kaj laŭeble klarigi ĝin. S-ro Pedro Hernández ĝis nun ne komentariis oficiale la decidon de UEA.

Universala Esperanto-Asocio ne klarigis la motivojn de la elekto. Ili povas esti diversaj: de pli granda konfido al la surloka laborteamo ĝis tempa distanco el la lasta UK en la koncerna lando. Efektive, en Danlando la lasta UK okazis en 1975, dum en Hispanio en 1993. Estas rimarkinde, ke al UK en Madrido mankis la aktiva apogo de iuj madridanoj, interalie s-ro Jorge Camacho Cordón, kiu ankoraŭ hodiaŭ memorigis publike, ke “Siatempe mi skribis, ke mi ne aparte emas al okazigo de UK en Madrido. Tamen, se aliaj deziras organizi ĝin, en ordo. Por mi estas ankaŭ en ordo la nuna elekto fare de UEA; tiaj aferoj okazas en la vivo.”

Ĉiukaze, la malelekto de Madrido signifas maltrafi la ŝancon historie ripari la problemon de la alta patroneco de la samurba kongreso, en 1968.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.