Vendopaŭzo por la speso

HeKo 901 4-C, 20 jan 26

Ekde 19 januaro 2026 ĝis nova komuniko fonduso Pro Esperanto ne vendas la Zamenhof-medalon, nome spesojn. La decido celas preventi spekulacion, pro la baldaŭa altigo de la valoro de la Civita monero.

Lastatempe la valoro de arĝento pli ol duobliĝis: unu (franca) unco superas jam okdek dolarojn. La speso, el pura arĝento 999/1000, pezas duonan uncon, kio per si mem egalas al pli ol kvardek USD. Al tio necesas aldoni la kostojn de la desegno, pregado ktp.

La vendo iom bremsas la prezaltigon, ĉar en svisaj frankoj. Kaze de prezaltigo, plivaloriĝas la garantia depono de ĉiu paktinta establo, kiu do ne bezonos pagi suplementon. 

 

— Fonduso Pro Esperanto
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.