Vendredoj sen futuro, danke al Greta Thunberg

HeKo 824 3-C, 27 okt 23

Civitano Giorgio Silfer, elektita per la Verda Listo al la Senato de la Esperanta Civito, malkonsentas pri la ĵusa deklaro de Greta Thunberg rilate la nunan interŝemidan militon, ĉar ĝi estas tro malekvilibre favora al la armita partio Hamas.

La 20-jaraĝa Greta Thunberg utiligas nome de “Fridays for Future” esprimojn kiel: “genocido de Israelo kontraŭ la palestina popolo”, “ni ne estos neŭtralaj kontraŭ agreso, genocido kaj faŝismo”, “la israela okupacio rezultas el kolonia procezo potencigita de okcidentaj registaroj kiel Usono, Eŭropa Unio, Granda Britio, Japanio” kaj tiel plu. F-ino Thunberg interalie atakas la tutan gazetaron kaj amasmediajn komunikilojn kiel absolute mensogajn.

Tute ignorante la viktimojn ĉe la alia flanko, specife la agreson de Hamas al civiluloj, 7 oktobro 2023, la deklaro de “Fridays for future” konkludas: “Klimata justeco estas palestina liberigo. Estas tempo fini la okupacion, fini la etnan apartigon [apartheid], fini la etnan purigadon, fini la genocidon” kaj ripetas sloganojn kontraŭ cionismo, bonvole emfazante ke ne ĉiuj hebreoj estas cionistoj.

La deklaro de Greta Thunberg enhavas historiografiajn miskomprenojn. Okupacio ekzistas nur se la invada armeo kreas administran strukturon super aŭ apud la civile ekzistanta, kiel “Kommandatur”; kio ne estas la kazo en Israelo: eventuale oni povas denunci nelegitiman setladon, sed ne okupacion. Oni ne komprenas kiel ĝuste Japanio rilatus kun ĉi tiu okupacio, dum la brita administrado (komisie de Ligo de Nacioj) kreis konfuzan situacion en Palestino, kaj fine de tiu komisio la foriranta brita armeo laŭeble favoris palestinanojn.

Greta Thunberg ne konscias (aŭ ignoras) ke dum la du mondmilitoj (kaj la malvarma milito) la palestinanoj situis flanke de la venkitoj (kun la Otomana Imperio, kun Himmler pere de la Granda Muftio de Jerusalemo, kun Sovetunio ĝis ties bankroto), dum la cionistoj flanke de la venkintoj (Hebrea Legio kun britoj kaj aŭstralianoj, rezistado kontraŭ nazioj ĉie en Eŭropo, apogo al okcidentaj potencoj): historie tio gravas por klarigi la nuntempon.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.