Vilmos Benczik en la dua literatura kafejo

HeKo 521 5-B, 3 dec 12

D-ro Vilmos Benczik estis la gasto de la dua literatura kafejo, organizita hodiaŭ en Budapeŝto de Fajszi Amika Rondo, ĉe la Domo de Nacioj. Dum la lastaj jaroj d-ro Benczik, instruisto en altlernejo, malofte prelegis en Esperantio, tial lia aktiva rolo estis aparte rimarkinda.

Lia prelego enfokusiĝis pri la revuo “Hungara Vivo”, kies redaktoro li estis, okaze de la ora jubileo de la unua kolekto. La unua ĉefredaktoro de HV estis Ludoviko Kökény, respondeca redaktoro estis Borbala Szerémi Tóth. 

La publiko aŭdis interalie kiamaniere estis enpaĝigita la revuo antaŭ la apero de la moderna tekniko, kiel komputilo. La ĉeestantoj havis eblecon trafoliumi ĝuste numerojn de HV, el la kolektoj binditaj de d-ro Károly Fajszi.

Estis menciitaj ankaŭ la nomoj de Kolomano Kalocsay kaj Julio Baghy, sed nur kiel aktivaj legantoj de la revuo. Ankaŭ pri tio ni estis informitaj, kiom da abonantoj havis „Hungara Vivo”.

Legu pli en Heroldo de Esperanto


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.