Vinko Oŝlak gastis en literatura kafejo en Budapeŝto

HeKo 580 4-B, 18 sep 15

En la Landa Fremdlingva Biblioteko de Budapeŝto ĵus disvolviĝis sukcese la 26a literatura kafejo, organizita de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro.

Escepta gasto estis c-ano Vinko Oŝlak, kiu prezentis “La progresado de l” pilgrimado”, ĵus aperintan verkon de John Bunyan, esperantigita kaj komentariita de Oŝlak mem, kiu elangligis la 400-paĝan tekston. La libro estis eldonita en Ljubljana/Labako ĉe Zalozba Ignis.

Post la prezento vigla dialogo disvolviĝis inter nia kristana filozofo kaj la partoprenantoj. Interalie ĉeestis (eks)profesoroj de ELTE-universitato.

La gaston bonvenigis c-ano György Nanovfszky, prezidanto de FAR kaj vicprezidanto de la Esperanta PEN. Pri biskvitoj kaj trinkaĵoj zorgis c-ino Klára Szabó.

C-ino Anna Bartek anoncis la 27an literaturan kafejon, kiu disvolviĝos 15 oktobro 2015, kun c-ano Zlatoje Martinov, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”. Li parolos pri la vivo kaj verkaro de Tibor Sekelj.

(HeKo 580 4-B, 18 sep 15)
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.