Virtualaj esperanto-kongresoj en regreso

HeKo 838 6-A, 17 jun 24

“Malpli da homoj partoprenis en la lasta Retoso, kompare al la pasintaj. Eble ni ne sufiĉe varbis aŭ homoj lacas pri retkunsidoj.” Tiel amare konstatis Patricio Agustin Iglesias dum TEJO-kunsido. Laŭ li, la programo estis altkvalita. Kaj ĝi perdiĝis, ĉar “pro algoritmo tamen la videoj devas esti vivelsendataj, neregistritaj aŭ ĉe dua kanalo”. Krome, ofte estas tre malbona retkonekto en Afriko aŭ Azio.

“Mi aliĝis al Retoso kaj ricevis tuj konfirmon, kun la informo ke alvenos la necesa kodo por partopreni. Sed ĝi neniam alvenis”, atestas c-ano Alessio Giordano. Probable li ne estas la sola kazo. Ja en virtualo la bona administrado devas esti reala…

Plia klarigo, tre pozitiva: la juna esperantistaro ne konsistas el hikikomoroj… Tamen io lamas ĉe la Junulara ankaŭ rilate realajn kongresojn: TEJO-reprezentanto ĉeestis en Strasburgo la Eŭropan Esperanto-Kongreson nek dum la malfermo nek dum la fermo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.