Morgaŭ vespere ekos la 5a Virtuala Kongreso de la Universala. Ĉi-jare disvolviĝis la 4a Retoso, praktike la virtuala kongreso de la Junulara. Per tio Roterdamo ŝajnas avani en la reto. Kun kiaj rezultoj kvante kaj kvalite?
Kvalite ni ne taksas. Sed kvante la rezultoj ŝajnas katastrofaj. Se temas pri Retoso, en 2021 aliĝis 281; la nombro konstante falis, ĝis 173 en 2024. Konsideru ke en 2022 ĝi koincidis kun VK, kies rezulto aspektas tial des pli negativa.
Fakte por VK: en 2020 estis 2.006 aliĝintoj el 97 landoj (tiam UK estis nur virtuala); en 2021, 1.853 el 106 (ankaŭ tiam UK ne okazis reale); en 2022, 1.482 el 98; en 2023, 1.295 el 95; en 2024, nur 1.096 aliĝintoj el 89 landoj aŭ teritorioj (?).
Paralele, la realaj Universalaj Kongresoj arigis 859 kotizojn en 2022, 1.318 en 2023, 854 en 2024. Tio pruvas ke UK ekster Eŭropo stabilas sub naŭcento da aliĝoj, en Eŭropo super milcento (krom rimarkinda falo en Finnlando 2019, sed ja pandemia jaro).
Kion konkludi? Unue, ke la UEA/TEJO-klientaro preferas kunveni fizike: ili ne estas (mal)movadoj de hikikomoroj, bonŝance. Due, ke io ne altiras en la virtuala formulo, post la unuafoja scivolo. Trie, se konsideri ke la aliĝo en 2020 ne estis senpaga, dum en 2024 jes (por individua UEA-membro), kaj tiam partoprenis pli ol la duoblo ol ĉi-jare, evidente la iniciato des malpli altiras.
Mankas fizika kontakto inter homoj, kaj precipe mankas la rilato al difinita loko aŭ urbo. Dum la UK-semajno vi povas renkonti ankaŭ konatojn kiuj ne parolas esperanton, viziti muzeojn, artajn ekspoziciojn, pitoreskajn lokojn, eĉ lui prostituitinon (kaj esti batata, se vi ne volas pagi postserve, kiel raportis la plej vasta artikolo pri UK 2006 en Florenco…). Virtuale, eblas nek lui nek ĝui.
Ĉu UEA eksigos ĉi tiun iniciaton, kune kun la jarlibro, la biblioteko-arkivo, la malferma tago (almenaŭ ĉesis gramatika eraro), la vendata domo, la migronta libroservo kaj plio (ekz. adjudikita diplomsistemo)?