Virtualeco ne superas realecon

HeKo 739 6-A, 26 jul 20

Rezigno aŭ eĉ malpermeso pri reala kongreso aŭ komitatkunveno ne kondukas al la esperata pli amasa partopreno per virtuala. Se tio estas specife vera por aranĝoj kiel la junularaj, kion esperi de la ceteraj?

Laŭ oficiala statistiko, en julio 2020 la duan virtualan sesion de la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo partoprenis 6 estraranoj el 8 kaj 25 komitatanoj el 32; sed en julio 2019 la saman sesion fizike partoprenis 5 estraranoj el 6 kaj 34 komitatanoj el 37: la partopreno en la virtuala kunveno estas 77,50% kontraŭ 90,70% en la reala.

Simile seniluziiga estas la partopreno en la TEJO-kongreso: en Nederlando 2020 ĉeestis virtuale ne pli ol la aliĝintoj en Slovakio 2019, precipe se temas pri laborgrupoj aŭ fakaj kunvenoj. Komentarias d-ro Francesco Maurelli, kunsidestro: “Klaras laŭ mi ke reto efektive helpis la partoprenon de pli da malsamaj homoj en la komitatkunsido. Aliflanke pro bona laboro pri anstataŭoj pasintjare, kaj eblaj nunaj retkonektproblemoj aŭ aliaj okupoj, en 2019 preskaŭ ĉiuj landaj sekcioj estis reprezentataj, male ol en nia unua sesio 2020”.

Kial al virtualaj kunvenoj ne aliĝas pli da homoj ol al realaj? C-ano Alessio Giordano, 23-jara studento, ne aliĝis ĉar li trovas neakcepteble ke oni petu aliĝkotizon por virtuala evento. C-ino Manuela Blanco deziris renkonti homojn en efektiva kongresa etoso, kaj malaliĝis al IJK. C-ano Giorgio Silfer proponis prelegon kun diversaj bildoj pri la junulmovada pioniro Hector Hodler (centjariĝo de la morto), kaj la nederlanda LKK akceptis ĝin; sed kiam rezultis ke li ne kotizis al la virtuala kongreso, la programero estis nuligita.

Certe virtualeco utilas por iuj kategorioj: ekstereŭropaj izolitoj kaj hikikomoroj, ekzemple. Sed samcerte ĝi misefikas al la homoj kiuj serĉas kongreson, ĉar la proponata surogato ne estas kongreso.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.