Volontuloj bezonataj por Esperanto-Domoj

HeKo 549 3-C, 4 jan 14

Fondumo Pro Esperanto kiel regio, interkonsente kun Kooperativo de Literatura Foiro (pro kontrakto pri homaj resursoj kun KCE) kaj aliaj koncernataj instancoj en Svislando, Hispanio kaj Hungario, estas selektonta deĵorantojn por la Esperanto-Domoj en Ĉaŭdefono kaj Malago, kaj por la Orienta Legacio en Budapeŝto.

La deĵorantoj estas volontuloj ricevantaj repagon de vojaĝkostoj, ĉiutagan repagon pro la manĝoj, senpagan komfortan loĝeblecon kaj aliajn avantaĝojn. Surloke ili partoprenas esperantologian formadon kaj plenumas diversajn taskojn, dum kvin tagoj semajne laŭ rutina laborhoraro (la dommastrumado okupas inter kvar kaj dek ses horojn semajne, laŭ la grandeco de la nemoveblaĵo kaj la nombro da gastoj). La restado varias de minimume du semajnoj ĝis maksimume tri monatoj sinsekve.

Por kandidatiĝi necesas havi lingvan nivelon B.1 en esperanto kaj eventuale konojn pri la lokaj lingvoj. Necesas ankaŭ havi la pasporton de ŝtato por kiu Eŭropa Unio aŭ Svislando ne postulas vizon, aŭ havi almenaŭ la esperantan civitanecon.

Pli da informoj tra Fondumo Pro Esperanto aŭ ankaŭ nia redakcio.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.