Zamenhof kaj la hebrea demando en la bolonja muzeo

HeKo 663 7-B, 4 nov 17

“Nek judino nek esperantistino nek lingvemulino. Kial do mi iris al la prelego de Giorgio Silfer, ĉe la Hebrea Muzeo en Bolonjo? La fremdeco mem, eble, kaj la scivolo pri la parolo, certe. Ĉiel mi ne ricevis desaponton: la preleganto akompanis nin laŭ fascina historia itinero sur la spuroj de la hebreaj komunumoj, emfazante konkerojn kaj perdojn, interalie al mi ne konatajn. El la prelego, verva sed sen facilaj koncedoj al emociemo, mi perceptis (embleme kaj aktuale) la kondiĉon de la ekskluditoj, dividitaj inter ribelo kaj adaptiĝo, marĝenigo kaj fiero; obstinaj sed hezitaj en la asertado pri sia digneco. Tra la figuro de Lazaro Ludoviko Zamenhof, Giorgio Silfer prezentis la plektitan historion de konsciiĝo, kondukante min al sia fina celo: la sava funkcio de la vorto, komprenita kiel komuna trezoro”.

Tiel prof. Sandra Paoletti priskribis la longan sed tute ne tedan prelegon pri “Se mi ne estus hebreo… un’indagine sulle origini dell’esperanto”, per kiu c-ano Silfer itallingve prezentis la solvon de Zamenhof por la hebrea demando, ĉe la Hebrea Muzeo de Bolonjo (Italio), 1 novembro 2017, en plena salono. La publiko konsistis parte el esperantistoj, sed plimulte el gaĝoj, inkluzive de judoj kompreneble.

La prelego estis aparta omaĝo de Itala Interlingvistika Centro kaj de la Bolonja Esperanto-Grupo “Achille Tellini” al la centa datreveno de la morto de Zamenhof, situante inter du jubileoj: kvincent jarojn post la afiŝo de la Luteraj tezoj en Vitenbergo kaj cent jarojn post la deklaro Balfour.

(HeKo 663 7-B, 4 nov 17)
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.