Zamenhofa semajno en Razgrado

HeKo 410 6-B, 25 nov 09

Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj Esperanto-societo “D-ro L. L. Zamenhof” Razgrad invitas al la Zamenhofa semajno, dediĉita al la 150a naskiĝa datreveno de d-ro L. L. Zamenhof kaj la 25-jariĝo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, 7-15 decembro 2009 en Razgrado (Bulgario), laŭ la suba programo. 

7 decembro (lundon) 15h00 – Malfermo de la Zamenhofaj tagoj. “Homanarismo – la granda revo de Zamenhof” -prelego de sen. Ivaniĉka Maĝarova  (en EDK “D-ro Ivan Kirĉev”)

9 decembro (merkredon) 15h00 – Solena kunveno, dediĉita al la 25-jariĝo de Esperantista domo de kulturo ”D-ro Ivan Kirĉev” (en kafejo “Esperanto”)

10 decembro (ĵaŭdon) 15h00 – Pavlin Boevski rakontas per bildoj pri la 94a UK en Bjalistoko (en “D-ro Ivan Kirĉev”)

11 decembro (vendredon) 16h30 – Renkontiĝo de la esperantistaj generacioj (en Regiona Biblioteko “Prof. Bojan Penev”)

14 decembro (lundon) 15h00 – Solena kunveno, dediĉita al 150a naskiĝa datreveno de d-ro L. L. Zamenhof
(en kafejo “Esperanto”)

15 decembro (marde) 16h30 – Zamenhofa vespero, dediĉita al la Tago de la Esperanta Kulturo (en Regiona Biblioteko “Prof. Bojan Penev”)

Por aliĝo kaj informoj: esperanto_razgrad ĉe mail.bg

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.