Zamenhofaj festoj en Malago, Budapeŝto, Buĵumburo

HeKo 774 9-B, 27 okt 21

Post la sukceso en oktobro, Fajszi Amika Rondo anoncas du literaturajn kafejojn en Budapeŝto, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, antaŭ la fino de 2021. C-ano Giorgio Silfer gastos 18 novembro 2021, por prezenti sian antologion “Verda stelo kaj roza triangulo”; c-ino Perla Martinelli gastos 15 decembro 2021, por prezenti la tradukon de “Finalo de partio” de Samuel Beckett, ĵus eldonitan kiel suplementon al “Literatura Foiro” n-ro 313.

La decembra literatura kafejo escepte okazos en merkredo anstataŭ ĵaŭdo, por koincidi kun la Tago de la Esperanta Kulturo. Samtage oni festos en la naturamika Esperanto-Domo (Malago) kaj en la Tanganika Esperanto-Domo (Buĵumburo): c-ino Manuela Blanco prezentos oficiale la Naturamikan Kultursemajnon en Esperanto (Katalunio, 2-9 oktobro 2022) dum c-ano Lucien Kagina informos pri la januara seminario de Afrika Esperanto-Instituto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.