Zamenhofologoj invitataj al diskutlisto

HeKo 568 1-C, 14 nov 14

Preskaŭ ĉiuj elstaraj zamenhofologoj aliĝis al la diskutlisto de Scienca Instituto Zamenhof, kie la plej verva kontribuanto estas c-ano Francisko Degoul.

Tiu listo tre utilis por prepari du simpoziojn pri homaranismo kaj inspiri verkojn pri Lazaro Ludoviko Zamenhof, ĉu esee ĉu libre, kiel “La familio Zamenhof” de c-ino Zofia Banet-Fornalowa kaj “Ludoviko Lazaro Zamenhof” de sen. Walter Zelazny. Kaj danke al la fervoraj esploroj de c-ano Degoul ekestis interesa Homaranopedio.

Evidente la diskutlisto referencas al la raŭmisma medio, kiu fakte pli profunde okupiĝas pri Zamenhof kaj liaj idealoj, kompare kun aliaj medioj. Tamen, ĉar temas pri sciencaj esploroj, neniu estas forbarita, krom se tiu forbaras sin mem. Aliĝo al la diskutlisto eblas ankaŭ tra nia redakcio. Bonvenon!

(Scienca Instituto Zamenhof, agnoskita de la Senato de la Esperanta Civito, 26 februaro 2002)

[HeKo 598 1-C, 14 nov 14)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.