HeKo 488 4-A, 16 jul 11
Łukasz Żebrowski fariĝis la nova prezidanto de TEJO. La ĝisnuna estrarano pri kongresoj estis elektita por tiu ĉi posteno fare de la Komitato de TEJO, kiu kunvenas nun en Kievo dum la Internacia Junulara Kongreso.
La postenon de ĝenerala sekretario daŭre plenumos Paulína Kožuchová. Inter la novaj estraranoj estas Alisa Nikitina kiu estiĝis kasisto. La resto de la estraro estas: Sergeo Tyrin (informado, la ĝisnuna kasisto), Nico Huurman (aktivula trejnado), Petra Smidéliusz (landa agado), Michael Boris Mandirola (eksteraj rilatoj) kaj Tina Tišljar (kongresoj). La kunveno de la Komitato daŭros ankoraŭ kelkajn tagojn.
Pawel Fischer-Kotowski
Komitatano A de TEJO
La redakcio de HeKo gratulas kaj bondeziras.