HeKo 615 7-B, 23 sep 16
Zeki Ergas, sviso el turka deveno kaj ŝabatista familio, estas verkisto kaj publicisto aktiva en la Pac-Komitato de PEN Internacia.
Nova membro de Esperanta PEN-Centro, d-ro Ergas inaŭguros la iniciatojn okaze de la arĝenta jubileo de la Esperanta PEN, fondita en novembro 1991 fare de Tazio Carlevaro, Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer.
Zeki Ergas gastos ĉe literatura kafejo dediĉita al la intelekta situacio en Turkio, vendredon 7 oktobro 2016 je 20h00 ĉe la Esperanto-Domo en Malago. Enkondukos d-ino Perla Martinelli, sekretario de Esperanta Naturamikaro.