La punkto pri UEA laŭ du influaj finnaj membroj
Pri la temo Centra Oficejo mi povas nur konstati, ke ordinara esperantisto restas perpleksa. Estas du konkuraj historioj: tiu, ke la financoj de UEA ne permesis daŭrigi la nunan sistemon; kaj tiu, ke ekzistis kvazaŭ konspiro de la prezidantoj kaj estraroj forigi CO-on sendepende de la financa situacio.