UK en Bruno: novaj kaj malnovaj kutimoj
Delonge kuras onidiroj, [ankaŭ] en HeKo mem, pri la krizado kaj eĉ agonio de UEA. Tamen al ĉi tiu civitano partopreninta la Universalan Kongreson en Bruno (aŭ Burno aŭ Brno) tiuj prognozoj ŝajnis sufiĉe troigitaj, se juĝi laŭ la UK mem. Bone impresis la detala organizado, la bunta programo, la komforta gastigo en studenta gastejo, la granda partoprenantaro.