Tri koboldoj en la kovrilo de "Literatura Foiro" 342

HeKo 914 1-B, 26 jun 26

La ĉi-jara promenado de nia grava kultura revuo tra la esperanto-kabaretoj daŭras en la presata aŭgusta numero (342) per la lasta de Raymond Schwartz “Ĉe la Tri Koboldoj” (1949-1956), el kiu fontis ankaŭ la geaktoroj por nia unua filmo “Angoroj” (kun la ĉiĉerona voĉo de Gaston Waringhien): kaj al unu kaj al alia estas dediĉita la kovrilo.

En la rubriko “uverturo” eblas legi la solan kanzonon kiun Schwartz kantis en propra disko: aŭskultebla ankaŭ en “Esperanta Songazeto” kaj en la kabareto de Giorgio Di Nucci omaĝe al la artisto, dum la baldaŭa Kultura Esperanto-Festivalo.

Tuj sekvas plia eseo de Giorgio Silfer pri la kabareto mem, kun multaj detaloj pli facile spureblaj ol por “La Verda Kato” kaj “La bolanta kaldrono”. La eseo atentigas pri alia artisto: Aleksander Starke, kiu per propra unupersona spektaklo, parte muzika, iĝis tre populara dum la 1950aj.

“Literatura Foiro”, organo de Esperanta PEN-Centro, estas mendebla tra lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net) aŭ literaturafoiro.com aŭ kulturservo.esperantio.net — la dumonatan revuon (64-paĝan) en Svislando kunĉefredaktas Perla Martinelli kaj Alessio Giordano; preso kaj ekspedo en Bulgario.

 

— LF-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.