Eldona Societo Esperanto ĉesis en Svedio

HeKo 888 8-A, 20 sep 25

Daŭris pli ol jarcenton Eldona Societo Esperanto (ESE), sveda kooperativo fondita en 1918 kaj produktinta multajn lernolibrojn en miloj da ekzempleroj (eĉ dudek mil por unu titolo!). Dum la lastaj jaroj tamen mankis laborfortoj, kaj antaŭ ne longe ĝi malfondiĝis: ĝia bonhavo transiris al fonduso (ne fondumo), administrata de Sveda Esperanto-Federacio.

Unu malfondo kaj du fondoj en decembro 2025

HeKo 888 3-B, 17 sep 25

La 6an de decembro 2025 tagmeze la malfonda Asembleo de Itala Interlingvistika Centro okazos en restoracio de Como (kvartalo Ponte Chiasso, Italio); tuj post la lunĉo la samaj partoprenintoj trairos piede la landlimon kaj kunsidos en najbara kafejo de Chiasso (Svislando) por la fonda Asembleo de Interlingvistika Centro kiel societo laŭ la svisa juro, heredanta la antaŭan. 

Aktivas la fonda komitato de EIE

HeKo 888 1-B, 16 sep 25

Aktivas la fonda komitato de Esplora Instituto de Esperantologio, kies celo estas prepari la fondan asembleon de EIE en Stokholmo, decembro 2025; ĝis nun branĉo de Kultura Centro Esperantista, EIE fariĝos memstara establo, kun la statuso de privata transnacia feria altlernejo registrita en Svedio, do en Eŭropa Unio. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.