Claude Piron proponita por KCE-honorigo
La Komitato de Kultura Centro Esperantista, sub la nuna prezido de c-ano Giorgio Silfer, proponas al la Asembleo de KCE dediĉi la Novan Salonon je la nomo de Claude Piron (1931[1945]-2008).
Kooperativo de Literatura Foiro bezonas fortigi la softvaran kaj hardvaran platformon, cele al plibonigo de sia nivelo en eldona grafiko. La projekto, subreference de c-ino Perla Martinelli, estas konfidita al s-ro Andrea Lago, Andaluzio. Limdato: 2013 12 31. Financado: LF-koop.
Antaŭlasta multhora laborkunsido, hieraŭ en Milano, de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, por difini la lastan parton de la “Historio de la esperanto-literaturo”, verkata de dekduo da jaroj.
Dum sia vojaĝo al Burundio (15-23 novembro 2013), la Konsulo kunportis plurajn ekzemplerojn de Plena Ilustrita Vortaro de Gaston Waringhien, parto de la stoko kiun la Esperanta Civito aĉetis de SAT por helpi tiun asocion en malfacila financa momento. La ekzempleroj estis donacitaj kun la celo plifortigi la rimedojn je la dispono de la multnombraj esperanto-instruantoj.
Kiel statas Esperantio, se temas pri homaj rajtoj rilate al sekso? Ekzistas du politikaj vidpunktoj neoficialaj kaj unu oficiala.
La numeron 264 de “Literatura Foiro”, kiel kutime, malfermas uvertura poemo: nun “Ama kanto” de Lina Gabrielli. Alio pri kaj en nia originala literaturо: Carlo Minnaja memorigas la centan naskiĝan datrevenon de Štefo Urban.