Ju pli deficite, des pli regalite...
En iu ne fora tempo la Ruĝa Kruco en Svislando enspezadis pro donacoj kaj legacoj proksimume du milionojn kaj kvincent mil svisajn frankojn jare.
En iu ne fora tempo la Ruĝa Kruco en Svislando enspezadis pro donacoj kaj legacoj proksimume du milionojn kaj kvincent mil svisajn frankojn jare.
Estas presata la aprila numero (268) de “Literatura Foiro”, la kultura revuo en esperanto atinginta la 45an sinsekvan jarkolekton. LF 268 estas la unua realigita de c-ano Carlo Minnaja, ĉefredaktoro, kaj c-ino Perla Martinelli, grafika redaktoro.
Evoluis laŭ nia prognozo (1 marto 2014) la ukrajna krizo. Ukrajna, ĉar tiu ŝtato ankoraŭ konsistas el du ĉefaj etnoj (ukraina kaj rusa) plus minoritatoj.
Hieraŭ forpasis, dumdorme, akademiano Geraldo Mattos Gomes dos Santos, naskita en 1932, esperantisto de 1948, membro de la Akademio de Esperanto ekde 1970 (prezidanto 1998-2007). Apopleksio trafis lin jam en oktobro 2013: li tamen restis mense vigla kaj bonhumora.
Dudeko da personoj, inkluzive de la prelegantoj, ĉeestis la unuan seminarion por aktivuloj pri komunikado, organizitan apud Budapeŝto fare de la vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Stefan MacGill (denaska esperantisto), 21-23 marto 2014.
“La kamiŝibajo estas tute nova teatra ĝenro en la esperanto-literaturo, danke al la originala verkado de nia aŭtoro Giorgio Silfer” tiel d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro, enkondukis la dektrian Literaturan Kafejon organizitan de Fajszi Amika Rondo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko hieraŭ en Budapeŝto.
Esperanta Naturamikaro havis sian ordinaran Asembleon ĉe la Esperanto-Domo en Malago hieraŭ, sub la prezido de sen. Julio Herrero.
Inter la priplorindaj eventoj tra la mondo, kiuj daŭre rivelas la mistraktadojn suferitajn de virinoj, tamen venas kelkaj signoj esperigaj, kiujn la feministoj vidos kiel progresojn. Temas pri diversaj streboj valorigi la opinion de virinoj.
La ideo naskiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam en la vasta EU-informejo en Bruselo Giorgio Silfer hazarde trafis la komiksan albumon “La vunditaj akvoj”. Tiu nelonga bildrakonto klarigas per intrigo inda je nigra literaturo la funkciadon de la Eŭropa Parlamento.