Plia membro en la konsilio de fondumo Pro Esperanto
Ekde ĉi tiu monato la Fonduma Konsilio de Pro Esperanto, prezidata de sen. Marie-France Conde Rey, helpata de konsilianoj Pierre Berger kaj Carmine Dello Spedale Benintende, havas kvaran membron: sen. Giorgio Silfer. Li transprenas la oficon de vicprezidanto ene de la fondumo.