Esperanto 121-jara

HeKo 357 8-C, 2 jun 08

Esperanto atingas hodiaŭ sian 121an jaron. Hodiaŭ estas festotago por la esperanta popolo, la Tago de la Esperanta Lingvo. La 2an de junio 1887 la cara cenzuro permesis la preson de la manuskripto “Lingvo Internacia” de iu Doktoro Esperanto.

La mono por Sankta Neredono

HeKo 357 3-A, 23 maj 08

Laŭ oficiala komuniko de la ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, el 53 ĉefdelegitoj por la oficperiodo 2008-2010 nur unu ne estis elektita: tiu por Togolando, por kiu la propono de la landa asocio ne estis aprobita. La ofico nun vakas; la ĝisnuna ĉefdelegito estis c-ano Koffi Gbeglo.

Honorigo al civitano Mladenov

HeKo 357 2-C, 21 maj 08

La urba parlamento de Vraco ĵus decidis atribui al la unua Esperanta civitano en Bulgario, Bojĉo Mladenov, la Grandan Civitan Premion, pro lia esperantista agado. Dum kelkaj jardekoj li instruis nian lingvon en la gimnazio, fondis kaj gvidis la unuan en Bulgario lernejanan esperanto-societon “Verda Raketo”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.