Dasgupta intervjuita de "Heroldo"

HeKo 364 9-B, 6 aug 08

Probal Dasgupta en la unua paĝo de “Heroldo de Esperanto” 10:2008, la unua el la du numeroj dediĉitaj al la kongresa sezono (kaj kune ekspedotaj). La prezidanton de Universala Esperanto-Asocio intervjuis sen. Dieter Rooke, korespondanto de HdE en la roterdama UK. Aparte interesa estas lia respondo pri la rilatoj kun la Esperanta Civito.

Nova libro de Vinko Oŝlak

HeKo 364 4-B, 4 aug 08

La unua ĉapitro de “Mi estas sloveno – ĉu grave?” de c-ano Vinko Oŝlak, originale verkita en esperanto, premieras en la aŭgusta numero de la revuo “Literatura Foiro” (39a jaro, n-ro 234). La aŭtoro proponas en sia libro novan prinacian kaj priminoritatan paradigmon, fundamentante sian meditadon ĉefe per la Biblio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.