Grava renkonto de FAR kun la OIK-direktoro
La prezidantino de Fajszi Amika Rondo, sen. Anna Bartek, havis agrablan kaj interesan renkonton kun s-ro István Horváth, konfida direktoro de Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK), kaj s-ino Alexandra Pancsosz, fakestro, 27 novembro 2025, al kiuj estis esprimitaj la zorgoj de FAR pro la esperanto-libraro ĉe OIK.