Rekorde pozitiva 2016 por nia libroeldonado
HeKo 646 3-A, 25 maj 17
Laŭ la kutima jara statistiko ĵus publikigita en “La Ondo de Esperanto” la 2016a estis rekorde pozitiva por nia libroeldonado. Estis produktitaj 189 titoloj por sume 32.323 paĝoj. Se la titolkvanto reportas la merkaton al la nivelo de 2007, la paĝokvanto superas ĉiujn antaŭajn jarojn, ekde 1991, kiam LOdE refondiĝis.