Someraj koncertoj de Anjo Amika
Anjo Amika afablan inviton akceptis de la Biblioteko Ervin Szabó en Budafok, kie ŝi donos koncerton postmorgaŭ al ne esperantista publiko, ekde 18h00. Ŝi prezentas kantojn el sia KD “Bela revo”, eldonita de Kooperativo de Literatura Foiro, en 2002.