Ekis la tradukokurso pri diplomatiaj dokumentoj
Komenciĝis per lecionoj pri la strukturo kaj la historio de Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio la kurso pri tradukado de diplomatiaj kaj internaciaj dokumentoj, gvidata ĉi-semajne de d-ro Giorgio Silfer ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando. Laŭ la trejnisto fakte necesas almenaŭ ĝenerala kono pri la du plej gravaj internaciaj organizoj, por prepari sin al la tradukado de ties tekstoj.