LF-koop ne altigas la abontarifojn 2015

HeKo 566 1-B, 30 sep 14

Kooperativo de Literatura Foiro ne altigas la abontarifojn por siaj periodaĵoj en 2015, jam la kvaran jaron sinsekve. Tio eblas danke al tri faktoroj: la fideleco de la abonantoj, la volontulado de la stabanoj kaj la akcepteblaj kostoj de la presejo, sen damaĝo al la kvalito.

Estas rimarkinde, ke “Literatura Foiro” povus enhavi pli da paĝoj en 2015.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.