HeKo 580 5-C, 19 sep 15
La ondoj da rifuĝantoj el Proksima Oriento tra balkanaj landoj al Eŭropa Unio estas fenomeno de interkontinenta translokiĝo. Tial ĝi devas koncerni Unuiĝintajn Naciojn, nome la tutan internacian komunumon. Des pli se oni agnoskas al tiuj homoj (devenantaj precipe el Sirio, Afganio kaj Pakistano) la statuson de rifuĝantoj, kaj ne de fuĝantoj aŭ migrantoj.
UN ne rajtas inerti pri ĉi tiu fenomeno, same kiel EU ne rajtas pretendi ke ĝin frontu precipe la danubaj kaj mediteraneaj membroŝtatoj. Ke Eŭropa Unio ne havas kontentigan migrofluan politikon, tio estas fakto tre bedaŭrinda. Ke UN ne prenu sur sin klaran respondecon, tio estas riproĉinda. Ke oni tablotenisu pri espondecoj, kaj mallaŭdu unujn (ekz. Grekion) pro sia tralasemo kaj aliajn (ekz. Hungarion) pro sia blokemo, tio estas stulta.
La problemo havas transkontinentan dimension, des pli ke ĝi originus en areo, kie plej implikitaj estas nek la danubaj landoj nek EU ĝenerale, sed unuavice Usono kaj ĝiaj koalicianoj. Tial estas tempo ke UN kaj Usono alprenu sian respondecon.
Alispeca problemo estas tiu de la alvenoj el la nigra Afriko: de tie migrofluo ekzistas jam de post jardekoj, kaj ĉiam ĝin karakterizis la kaŝa aŭ malpermesata trairo de landlimoj. En la 1970aj oni kutimis pasi tra Hispanio direkte al Bako” (slange por Francio) kaj pli nordaj landoj; nuntempe laŭmodas boatoj kaj barkaĉoj el Libio. Ankaŭ ĉi tie EU lamas rilate al klara kaj efika enmigra strategio, ĉu por ĉu kontraŭ la fluoj. Sed temas pri problemo pli eŭropa ol monda.
Giorgio Silfer, Vickonsulo de la Esperanta Civito
(HeKo 580 5-C, 19 sep 15)