(Mal)Atingoj en Esperantio 2013

HeKo 548 9-A, 31 dec 13
La gazeto “La Ondo de Esperanto” intervjuis interalie du Civitajn senataninojn pri “Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2013”: Marie-France Conde Rey, konsulo, kaj Anna Bartek, estro de la Blanka opozicio.

Respondis Marie-France Conde Rey:
Inter la plej pozitivaj eventoj mi notas la sekvajn:

Literatura matineo honore al Ljubomir Trifonĉovski

HeKo 549 2-B, 3 jan 14

Kooperativo de Literatura Foiro kaj Kultura Centro Esperantista omaĝos al sia multjara, karmemora membro Ljubomir Trifonĉovski per literatura matineo, 22 februaro 2014. Liaj geamikoj ĉe KCE kaj LF-koop ariĝos en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono (la sola Esperanto-Domo en Svislando) por prezenti kantojn, teatraĵon, prelegojn honore al lia agado por nia kulturo.

La vehikla finvenkismo de Mark Fettes

HeKo 548 4-A, 22 dec 13

Zamenhofologie malforta ŝajnas la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, pro sia lastatempa publika aserto: “Kiam Zamenhof mem frontis elekton, ĉu doni sian energion al la lingvo de sia gento (do al la jida lingvo, jidiŝo) aŭ al lingvo <neŭtrale homa>, li fine elektis la duan.” Ni scias ke Zamenhof ne akceptis la opinion ke la hebrea popolo havas propran lingvon,
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.