Demando pri slango al la Lingva Komitato
Kion opinias la gekolegoj de la Lingva Komitato pri la kreskanta agresema tendenco peti ian oficialigon pri slangaj esprimoj?
Kion opinias la gekolegoj de la Lingva Komitato pri la kreskanta agresema tendenco peti ian oficialigon pri slangaj esprimoj?
D-ino Perla Martinelli proponos kandidaton al la posteno de ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, okaze de la ĝenerala Asembleo de LF-koop (eldonanto kaj posedanto de la revuo), en Ĉaŭdefono, 2 majo 2021. Se akceptite, la nova ĉefredaktoro enposteniĝos ekde la jarkolekto 2022, la 53a de la revuo, kun trijara mandato.
La specifa antologio “Verda stelo kaj roza triangulo”, realigita de c-ano Giorgio Silfer, estas praktike prespreta: mankas nur 5% de la laboro.
En dato 17 marto 2021 la Kapitulo unuanime aprobis la suban raporton de la vickonsulo pri internaj aferoj.
Je la nomo de MILLER Lee, karese Liĉjo, usonano, la Registra Instanco notis plurajn Caveat, unuafoje pro lia enesto en la mem redaktita listo de la “Esperanta Respubliko” (ministro n-ro 60).
La Konsulo raportis hieraŭ al la Kapitulo pri la eĥo al sia respondo al la interogacio de sen. Anna Bartek pri la delikto de malrespekto al la flago.
TEJO-anoj komprenis ke la respondo ne celis konflikti kun la Junulara, kaj mem zorgis pri forigo de la frazo en Vikipedio kiu kaŭzis la indignon de nia Blanka grupestrino.
“La Akademio de Esperanto deklaras, ke ĝi nun ne alprenas starpunkton pri la uzindeco de ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj (kiel ekzemple “ri” aŭ “ŝli”), kaj decidis ne okupiĝi pri tiu temo dum almenaŭ dek jaroj”.
Post hodiaŭa konsulto kun la Kapitulo, la Konsulo proponas al la Senataj grupestroj kunvoki la ordinaran parlamentan sesion ne plu al Razgrado, sed al Loklo aŭ Ĉaŭdefono.
Ricevinte la lastan permeson de la origina eldonejo, LF-koop finpreparas la preson de “Finalo de partio”, unu el la plej famaj dramoj de Samuel Beckett, ektradukita en 2008 okaze de eksperimenta kurso ĉe Kultura Centro Esperantista, kompletigita kaj reviziita zorge de la kursestrino, c-ino Perla Martinelli.
Kvarobliĝis la kvanto de la realaj partoprenantoj en la 7a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista (28 aprilo—2 majo 2021), por ne mencii ankaŭ la virtualajn, kompare kun la pasinta jaro.
Per HeKo 726 1-C, 14 jan 20 Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) informis pri krima evento en Kroatio.
Monda San-Organizo aperigis en sia oficiala retejo la esperanto-tradukon de sia kurso “Enkonduko al KOVIM-19: metodoj por detekto, prevento, reago kaj mastrumado”, almenaŭ en la skriba parto. La kurso fakte havas ankaŭ kvinminutan filmon, kiu tamen ne disponeblas en nia lingvo (nek en kelkaj gravaj kulturlingvoj, ekzemple la itala).
La Konsulo kunvokis la Kapitulon de la Esperanta Civito por merkredo 17 marto 2021, komunikante el Japanio densan tagordon.
Sen. Riichi Karibe intencas ekzameni la sekvojn de sia respondo al la interogacio pri deliktoj kontraŭ la esperanta flago. Tio kupliĝos al raporto de la vickonsulo pri internaj aferoj, kiu krome prezentos informon pri la estonta parlamenta sesio.