Dato neglektita survoje al Pac-Nobelo
Laŭ la afabla permeso de la aŭtoro kaj de la eldonejo LF-koop, ni diskonigas la ĉefartikolon de la presata numero de “Heroldo de Esperanto” (13:2008).
* * *
Laŭ la afabla permeso de la aŭtoro kaj de la eldonejo LF-koop, ni diskonigas la ĉefartikolon de la presata numero de “Heroldo de Esperanto” (13:2008).
* * *
François Grin, profesoro en la universitato kaj en la altlernejo de tradukado kaj interpretado de Ĝenevo, estas por UEA-anoj kvazaŭ la korifeo de esperanto, pro detalo en lia fama raporto al la franca registaro. Invitite kaj kvazaŭ incensite okaze de la Universala Kongreso en Florenco, li tamen ĉiam atentigas pri sia neesperantisteco, eĉ ne esperantaneco (signifo en PIV 1).
Dum la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, ĵaŭdon 16 oktobro 2008 ekde 17h00, en salono de la urba biblioteko de Sofio okazos solenaĵo memore al la kvindeka datreveno de la fondo de Bulgara Esperanto-Teatro.
Post la reago de la Konsulo de la Esperanta Civito pri la kontraŭtibeta politiko de Universala Esperanto-Asocio, reagis ankaŭ la prezidanto de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj. Kaj post la kritiko de la Konsulo pri la lingvopolitiko de UEA, reagis ankoraŭ IKEL, pere de sia estrarano, tra la gazeto “Kataluna Esperantisto”.
La Esperanta Civito estas pristudita fare de Viktoria Lambers, studentino ĉe la Libera Universitato de Bruselo, en disertacio liverita al la departemento de sociaj sciencoj la pasintan aŭguston. La temo de la (franclingva) disertacio estas: “La lingvo kiel faktoro de identeco kaj ĝia interagado kun la politiko: la kazo de la esperantista komunumo de La Calamine”.
Turkio, Cipro, Grekio, Slovenio, Kroatio, Makedonio, Italio, Alĝerio, Maroko, Hispanio, Portugalio kaj… Esperantio!
La Konsulo de la Esperanta Civito renkontis hieraŭ en Parizo la ĝeneralan Sekretarion de Sennacieca Asocio Tutmonda, Kreŝimir Barkoviĉ, okaze de vizito en la SAT-sidejo. Dum la interparolo, kiun partoprenis ankaŭ sen. Perla Martinelli, pluraj politikaj temoj estis traktataj.
La internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA daŭre restas nur dugradaj kaj ne inspiritaj de la moderna Komuna Eŭropa Framo de Referenco, malgraŭ tamburado kaj eĉ blufado tiudirekte komence de 2008. Tion eblas dedukti el lastatempa gazetara komuniko el Roterdamo:
Okaze de la Eŭropa Tago de la Lingvoj hodiaŭ estis prezentita en Parizo la raporto “Lingvotestoj favore al la socia koherigo kaj al la civitaneco”, produktita de la specifa laborgrupo kreita de ALTE, Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. La prezenton ĉeestis la reprezentantoj de dudeko da lingvoj, inkluzive de esperanto, kies ekskluziva delegito ĉe ALTE estas Kultura Centro Esperantista.
La unua numero de “Heroldo de Esperanto” post la kongresa sezono 2008, ampleksanta la eventojn inter la fino de aŭgusto kaj la mezo de septembro, akurate aperis ĉi-semajne.