Morgaŭ ekos la kurso pri literaturo kadre de EIE

HeKo 881 7-B, 4 aŭg 25

Post la lastjara eksperimenta kurso pri bibliotekologio, zorge de c-ano Rubèn Fernández, morgaŭ ekos la unua kurso kadre de la katedro pri literaturo ĉe Esplora Instituto de Esperantologio, en la Helvetia Esperanto-Domo: ĝin gvidos la kunaŭtoro kaj nuna redaktanto de la dua eldono de “Historio de la esperanta literaturo”, c-ano Giorgio Silfer.

Kultura festeno de la esperanta teatro en Ĉaŭdefono

HeKo 881 3-B, 31 jul 25

La Kultura Esperanto-Festivalo prenis vojturnon favoran al teatro okaze de sia 14a eldono: hodiaŭ per la prezento de “Ŝakludado” fare de Arno Lagrange, laŭ rakonto de Stefan Zweig; morgaŭ per la teatra ateliero de Rolando Giancola kaj la parol-ago inspirita de “Ginevra”, de Edmond Privat; postmorgaŭ per la unuakta dramo “Sur la fina benko”, de Giorgio Silfer.

KEF omaĝas al Hans Christian Andersen

HeKo 881 2-B, 30 jul 25

Kultura Esperanto-Festivalo, mortinta en Skandinavio sed resurektinta en Svislando, dediĉos morgaŭ omaĝon al la plej fama dana verkisto, Hans Christian Andersen, kiu pasigis tutan jaron de sia vivo en Loklo kaj la najbara Ĉaŭdefono dum sia junaĝo: Giorgio Silfer gvidos promenadon tra la urbeto kie ekestis la svisa horloĝindustrio, parolante pri Andersen, homo kaj verkisto.

Kulturcentroj kaj Esperanto-Domoj: kia diferenco?

HeKo 880 7-B, 26 jul 25

Unu el la praktikaj ekzercoj de la ĵus finita kurso pri tradukado de diplomatiaj kaj geopolitikaj dokumentoj konsistis en la naciigo de transnacia dokumento en esperanto, specife la hispanigo, hungarigo, italigo ktp de la Pakto por la Esperanta Civito; tio donis la ŝancon konstati ke la Kvintezo distingas inter kulturcentroj kaj esperanto-dom

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.