La sepa numero de Heroldo en 2008

HeKo 358 9-B, 17 jun 08

“Heroldo de Esperanto” estas la gazeto kiu plej frue raportis pri la tutmonda ĵurnalista kongreso en Vilno kaj la tieaj renkontoj. Ankaŭ la unua kiu aperigas la tutan tekston de kongresa prelego: ĝuste tiu de la kunredaktorino, Aneto Muhlemann, la unua denaskulino kiu akiris la esperantan civitanecon.

EKRA-2008 en Razgrado

HeKo 358 6-B, 12 jun 08

Kun la partopreno de pli ol tridek gastoj el la lando pasis la tradicia Esperantista Krea Esperanto-Renkontiĝo (EKRA) en Razgrado (Bulgario), 6-8 junio 2008, organizita de la Esperantista Kulturdomo “D-ro Ivan Kirĉev”. Dum ĝi dek novaj esperantistoj ricevis siajn diplomojn (nivelo A.1) kaj kvin pro sukcesa partopreno en paroliga kurso (nivelo A.2).

Roterdamo preparas eksigon?

HeKo 358 5-A, 11 jun 08

Laŭ la statuto de Universala Esperanto-Asocio (art. 19):  “Por reprezenti la Asocion en iu lando aŭ teritorio, la Estraro nomas ĉefdelegiton aŭ peranton, interkonsente kun la respektiva aliĝinta landa asocio, se ekzistas tia. La ĉefdelegito aŭ peranto respondecas al tiu landa asocio kaj al la Estraro de UEA.”

Esperanto 121-jara

HeKo 357 8-C, 2 jun 08

Esperanto atingas hodiaŭ sian 121an jaron. Hodiaŭ estas festotago por la esperanta popolo, la Tago de la Esperanta Lingvo. La 2an de junio 1887 la cara cenzuro permesis la preson de la manuskripto “Lingvo Internacia” de iu Doktoro Esperanto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.