Ionel Oneț donas sian adiaŭan riverencon
Baldaŭ 70-jaraĝa, jam de tri jaroj emerito, la rumandevena Ionel Oneț ekde la ĵusa Novjartago ne plu okupiĝas pri la libroservo de la Universala; li mem ne scias, kiu anstataŭos lin, kaj ĉu entute la libroservo plu ekzistos en Roterdamo.