Finiĝis la 98a kongreso de SAT
Kvindeko da personoj (kvardek tri en la komuna foto) partoprenis en la ĉi-jara kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu finiĝis hodiaŭ en kastelo Greziljono, elektita post la rezigno de la organizontoj en Ĉeĥio. Certe SAT atingos sian centan kongreson, sed ĝi estas rimarkinde malpli forta ol kiam ĝi kutime arigis tricenton da gekamaradoj jare.