Eminenta unua tago de Kultura Esperanto-Festivalo
Eminente bona la unua tago de la 15a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono, organizita de Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista, ekinta per inaŭgura prelego de c-ano Alessio Giordano, kunĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, pri la rilatoj inter Artefarita Intelekto kaj la esperanta kulturo, precipe la literaturaj periodaĵoj.