IJK 2018 okazos en Hispanio

HeKo 645 9-A, 22 maj 17

Unuafoje post pluraj jaroj, dum kiuj TEJO organizis sian kongreson en alia lando aŭ eĉ alia kontinento ol UK (la hanojan escepton kaŭzis la rezigno de ĝia japana sekcio), la Internacia Junulara Kongreso disvolviĝos praktike en la sama lando de la Universala.

En Malago nova metodo prezenti nian kulturon

HeKo 645 2-B, 17 maj 17

Per sia hieraŭa kultura renkonto la Esperanto-Domo de Malago inaŭguris novan metodon prezenti nian literaturon, kiu kombinas prelegon, filmon kaj deklamadon.

En la fokuso situis la ĉefverko de Adam Mickiewicz “Sinjoro Tadeo”, tradukita de Antoni Grabowski: unu el la esencaj tekstoj por nia literaturo, ĉar la plej grava poezia traduko dum la unua periodo (1887-1921).
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.