Esperanto reprezentata en Bled
La tradicia, printempa Internacia Konferenco de PEN Internacia en Bled (Slovenio) vidas ankaŭ ĉi-jare la ĉeeston de la esperanto-literaturo. Nia delegito estas Vinko Oŝlak, prezidanto de la Esperanta PEN. Filozofo, eseisto, oratoro plurfaceta, c-ano Oŝlak (eksa senatano de la blanka grupo) prezentis propran referaĵon.