Esperanta PEN rezolucias por nova Nobel-strategio
Estas pli kaj pli granda la prestiĝo de la Esperanto-centro, kaj konsekvence de la esperanta literaturo, ene de la plej grava verkistara organizo en la mondo.
Kiel jam anoncite, la kvindeka datreveno de la fondo de la literatura rondo “La Patrolo” estos festata en Bolonjo, 12 majo 2019. La jubileo artikiĝos surloke en tri aranĝoj: vespera bankedo, ronda tablo ĉe la esperanto-grupo “Achille Tellini” sabaton posttagmeze, prelego por itallingva publiko en neesperantista sidejo sabaton matene.
La transiro de papera al reta eldonado karakterizis la unuan parton de la nuna jarcento, en Esperantio. La unuan eksperimenton faris “El Popola Ĉinio”, kiu festis sian oran jubileon per multgasta bankedo, por tuj poste fermi la butikon.
Simone de Beauvoir donis negativan takson pri sociologio, dum ŝia usona amanto Nelson Algren parolis iom fervore pri tiu nova scienco. La duboj de la ĉefa partnerino de Jean-Paul Sartre daŭre aktualas, precipe kiam oni legas (mikro)sociologian studon pri Esperantio.1
Krom la Esperanta, aliaj PEN-centroj ekpromesas subteni la kandidatecon de esperanto-verkisto al la literatura Nobel-premio. La prezidanto de unu el ili, kiu bone konas la membrojn de la Sveda Akademio, opinias ke “pro la ĵusaj problemoj en tiu akademio maturiĝis la tempo por alispecaj kandidatoj ol tiuj de la kutimaj antikvaj kulturlingvoj”.