Unuafoje mankis la unuanimeco en la Eŭropa Konsilio
HeKo 637 1-E, 10 mar 17
Unuafoje la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estis elektita sen unuanimeco. Kontraŭ s-ro Donald Tusk voĉdonis ĝuste lia patrujo, Pollando. Temis pri reelekto, por la dua parto de la mandato, kiu finiĝos en 2019.