La radikoj de esperanto en Afriko

HeKo 338 3-A, 7 sep 07
Aŭdiĝas, ke Afriko estas la naskiĝejo de la homaro. Kiu diras tion, tiu havas siajn pruvojn. Ĉu oni rajtas ankaŭ diri, ke Togolando preskaŭ estas la naskiĝejo de la radikoj de esperanto en Afriko? Alidire, enradikiĝo de esperanto en Afriko fontas el laboroj de togolandaj esperantistoj. Ĉu tio estas vera? Ni vidu!

"Kvarteto" pretas en esperanto

HeKo 338 1-B, 2 sep 07

Giorgio Silfer ĵus finis la esperantigon de “Kvarteto”, la komedio de Ronald Harwood (prezidinto de PEN Internacia) prezentota okaze de la eŭropa PEN-konferenco en Svislando (6-11 julio 2008), per la reĝisorado de Jordan Slavejkov, kiu interalie jam realigis la premieron de “La familio de Anto Speri” en 2003, originale verkita de Silfer mem.

Oomoto vizitas la Esperanto-Domon

HeKo 337 9-C, 31 aug 07

Laŭ invito de la Konsulo de la Esperanta Civito, oficialaj reprezentantoj de Oomoto vizitis hodiaŭ la Esperanto-Domon en Ĉaŭdefono. La bonvenaj gastoj estas s-ro Inagaki Jasuhiko, vicprezidanto de EPA (Esperanto-Populariga Asocio Kioto Firio), kaj rev. Kimio Matsumoto, vicdirektoro de la eldona departemento en Kameoka.

Geopolitiko en KCE, Svislando

HeKo 337 2-B, 20 aug 07

Hodiaŭ ekas la Somera Universitato pri Geopolitiko ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono. Inter la invititaj prelegontoj estas du ambasadoroj kaj tri membroj de PEN Internacia: bedaŭrinde ne ĉiuj ĉeestos, pro subitaj engaĝoj, sed ekzemple c-ano d-ro György Nanovfszky liveris tre interesan tekston pri la situacio kaj evoluo de eksa Sovetunio.

La Civito invitita de la Mondfederistoj

HeKo 337 1-C, 16 aug 07

La Konsulo alportos oficialan saluton de la Esperanta Civito al la baldaŭa kongreso de la mondfederistoj, laŭ invito de la kongreso mem. Akceptante la inviton, la Konsulo rimarkis ke li “celas kontribui al la politika debato, nome de la esperanta popolo: oni ne atendu de mi la kutiman varban paroladeton pri la facileco kaj tutmondeco de la lingvo”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.