Trejnado de Civitaj aktivuloj
Juna itala studento eklernis nian lingvon ĉi-semajne ĉe Kultura Centro Esperantista. Lin instruas sen. Giorgio Silfer. La kurso daŭras tutan semajnon, dum kiu la studento konstante praktikas esperanton.
Kreskas en Malago la informado pri interlingvistiko kaj la esperanto-kulturo, lige kun la inaŭguro de la biblioteko de la Esperanto-Domo, la venontan aŭtunon. Du sukcesaj prelegoj hispanlingve okazis ĉi-semajne, fare de sen. Giorgio Silfer, al atentaj kaj relative multnombraj publikoj: precipe en la dua, kie preskaŭ mankis loko por akcepti ĉiun aŭskultanton.
Hodiaŭ tagmeze la vicprezidanto de Fondumo Blas Infante, adv. Pedro Ruiz-Berdejo Gutiérrez, akceptis oficiale du membrojn de la Kapitulo de la Esperanta Civito, vickonsulojn sen. Giorgio Silfer kaj c-inon Perla Martinelli, en la sidejo de la fondumo, admirinda domo kun impona patio en Sevilo, fakte la dua domo en la urbo laŭ antikveco, per kadastra atesto el la dektria jarcento.
Francisko Degoul ne estas la unua kiu okupiĝas pri la transskribo de la helenaj nomoj al esperanto: interalie Eugen Wüster en malfacile trovebla verko.
Ĉi-monate spontane formiĝis en Budapeŝto, kadre de Fajszi Amika Rondo, naturamika rondeto, kiu unuafoje ekskursis sur la insulo de Szentendre kaj en la muzea vilaĝo apuda.