Unua Kapitula kunveno je horo japana
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ unuafoje, sub la prezido de la nova Konsulo, Riichi Karibe. Sen. Karibe invitis ankaŭ la dojenon de la Lingva Komitato, c-inon Perla Martinelli, eksa vickonsulo (kies delegon pri informado li mem transprenis: de li dependas, interalie, la retagentejo HeKo).