Svislando pretas por gastigi TEJO-kongreson
La junulara komisiono de Kultura Centro Esperantista ĵus kompletigis kaj liveris la dokumentaron por inviti la Internacian Junularan Kongreson en 2021, ene de la tiel nomata “dua etapo”. Se la invito estus akceptita, unuafoje Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kongresus en Svislando.