junio 2006
Skandinava Esperantologia Semajno
Esperanto-Gastejo 60. Norde kaj Kultura Centro Esperantista memorigas pri la Skandinava Esperantologia Semajno en Leŝefoŝo/Lesjöfors, Svedio, 25-30 junio 2006 (alveno la 24an). Estas la lasta tago por ricevi rabaton kiel frupaginto!
Precizigo de la UEA-prezidanto pri sia komunisteco
La prezidanto de la politike neŭtrala Universala Esperanto-Asocio tiele respondas al gazetara komuniko de “Esperanto” Radikala Asocio:
Unua lingvotesta sesio laŭ ALTE-normoj
Kultura Centro Esperantista organizos en Ĉaŭdefono, 29-30 julio 2006, la unuan lingvotestan sesion laŭ la ALTE-normoj, inspiritaj de la Konsilio de Eŭropo. Tiuj normoj, adaptitaj specife al esperanto, estas formulitaj sub la siglo LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito).
Internacia Literatura Konkurso EKRA-2006
Jen la rezultoj de la internacia literatura konkurso EKRA-2006, organizita de Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirchev”, Razgrad (Bulgario), sub la aŭspicio de Literatura Foiro.
Poezio
Unuaj premioj al: Petro Palivoda (Ukrainio), Marie-France Conde Rey (Francio), Nicolino Rossi (Italio), Jaroslav Krolupper (Ĉeĥio), Elena Popova (Bulgario).
Nova sidejo en Razgrado
Sabate, 10 junio 2006 je 16a horo oficiale estis inaugurita la nova sidejo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” — Razgrado, en ĉeesto de lokaj esperantistoj kaj kvardeko da gastoj el tuta Bulgario. Inter la speciale invititaj estis la Vickonsulo de la Esperanta Civito, Ljubomir Trifonĉovski.
Profiliĝas la kandidatlistoj por la Senato
Estos tri la kandidatlistoj por la elektoj de la Senato de la Esperanta Civito.
Katedro pri homaj rajtoj de la verkisto
Esperanto ĉeestos oficiale en la Tagoj de la Katedro pri homaj rajtoj de la verkisto, kun la koopero de Unesko, en Milano (kongrescentro “Palazzo delle Stelline”, korso Magenta 61, metrostacio Conciliazione), 16-18 junio 2006, laŭ invito de la organizanto, la itala PEN-centro.
Afrika deklaracio jam plurlingve
La Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo estas jam disponebla en tri lingvoj: krom la esperanta originalo, ankaŭ en la franca kaj la angla, danke al c-ano Attaglo, pedagogia direktoro de Institut Zamenhof, kiun posedas TIETo, paktinta establo.
Esperanto laborlingvo en PEN-konferenco
Esperanto estos unu el la tri oficialaj laborlingvoj (kun la franca kaj la angla) en la internacia konferenco kiun la Esperanta PEN-Centro organizos en Ĉaŭdefono meze de julio 2008, pri la temo “Kia rolo por la verkisto en la Eŭropo de la XXI jarcento?”.