Premiero de "Krio por amo", pri Patrino Tereza
La premiero de muzikalo-opero pri la vivo de Patrino Tereza el Kalkuto okazis 29 junio 2006, sed pro subita pluvego la reĝisoro haltigis la prezenton. Hodiaŭ ni denove povis iri al la placo Bakáts (IX distrikto de Budapeŝto), kie situas katolika preĝejo. Antaŭ la preĝejo granda placo, kun la podio kaj la sidlokoj al subĉielaj kulturaj programeroj.