Invito al CNUCED/UNCTAD
La Esperanta Civito estis oficiale invitita al la 4a Internacia Renkonto de la Konferenco de UN pri komerco, ekonomio kaj evoluigo, okazonta en Nov-Jorko meze de novembro 2007.
Baldaŭ estos prespreta la nova esperanta traduko de “Kratilo”, la verko de Platono pri la lingvo, fakte la fundamento de la lingvistiko dum la antikva kaj meza epokoj. La tradukon realigis, respektive revizias, c-anoj Armando Zecchin kaj Giorgio Silfer, kiu ankaŭ verkos la enkondukon.
Jam de unu jaro la fama ĵurnalistino Anna Politkovskaja tragike forpasis. Por la okazo, hieraŭ en Bazelo la PEN-centroj de la svisaj, de la germana kaj de la esperanta literaturoj organizis omaĝan vesperon subtene al la esprimlibero. Enl ĝi partoprenis Irena Breĵna kaj Majnat Kurbanova, du koleginoj kaj amikinoj de Anna Politkovskaja.
En somero 1999 afrika esperantisto vizitis la sidejon de IEI (Internacia E-Instituto) en Hago. Tiam la direktoro petis de la afrikano, ke li faru liston de libroj, kiujn li poste sendos al li. “Donacon oni ne rifuzas”. La afrikano elektis laŭ li gravajn librojn. La libroj estis senditaj al Afriko, kaj kiam li estis reveninta, li trovis ilin.
La tradicia Zamenhofologia Semajnfino de Kultura Centro Esperantista okazos en Ĉaŭdefono 3-4 novembro 2007. Du temoj estos pritraktataj: “Ido naskiĝis antaŭ cent jaroj: kiel kondutis Zamenhof?”, fare de c-ano Giorgio Silfer, sabaton posttagmeze; kaj “La kembriĝa parolado”, fare de c-ano François Degoul, dimanĉon matene.
Plena salono en hotelo de Berno hieraŭ, okaze de la premiero de “La infana raso”, kiel duobla kompakta disko plus libreto, per la deklamado de William Auld, eldonitaj de LF-koop. Prelegis c-ano prof. Giorgio Silfer, kadre de Literatura Tago organizita de bernaj esperantistoj, unuavice s-ro Bruno Graf, kun la subteno de Svisa Esperanto-Societo.
Ekis en Milano hieraŭ, ĉe IULM (Universitato pri lingvoj kaj komunikosciencoj), la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko. Ĝin karakterizas kinekspozicio, aranĝita de c-ano Andrea Montagner kadre de sia profesia aktiveco kiel surloka bibliotekisto, laŭ programo de la Esperanta Civito.