Saluto al la Kongreso de la Popoloj
Karaj Delegitoj ĉe la Kongreso de la Popoloj,
La Esperanta Civito deziras al vi agrablan inaŭguran sesion de via mandato. Nia bondeziro estas, ke la Kongreso de la Popoloj finfine evoluos kiel efektiva monda parlamento. Ke la Kongreso de la Popoloj estu do multe pli ol la estraro de opinimovado.